|
|
|
Kunlaboraĵo de la semajno
|
Konstato
Pli ol unu jarcento da disvolvo, da sopiro al "ekonomia kresko", da konkuro al scienca kaj teĥnika progreso, masindustriigo kaj intensa ekspluatado de la naturo. La atendita rezulto, tiu pli bona estonto promesita al niaj prauloj daŭre ne ekzistas. Kontraste la ekonomiaj malagelaĵoj inter mondpartoj kaj eĉ intenre de naciaj spacoj konsiderinde pligraviĝis; kulturoj malaperis; aliaj estas malaperontaj; la ekologia detruado forte plirapidiĝis. Malhela estas la konstato!
Ni havas fortan respondecon por la estonteco kiun ni kreos. Se ni deziras provizi pli bonan medion al niaj posteuloj kaj al ni mem, ni nepre devos ŝanĝi niajn vivmanierojn, nian konsummanieron... Nuntempe por respondi al siaj bezonoj la Homo devas eluzi la konsumindustrion. Li (ĝenerale) ne plu kapablas kultivi, kuiri, konstrui sian loĝejon, krei la ilojn por siaj pluvivo kaj distroj ...
Ni devas kune difini la teĥnikojn kiuj ebligos konstrui pli bonan mondon
|
|